| |
Iu poezio, tiu de Ariella Colombin, elstare
spiriteca kaj religia (kaj ne hazarde titoliĝas
La Floroj de l’ bono, kun malkaŝa aludo al La
Floroj de l’ malbono de Baudelaire), tiom
ke iuj versaĵoj ŝajnas – aŭ estas – preĝoj. «Kiam mi frapas je via
pordo, / Sinjoro, / – skribas nia poetino – vi venos por ĝin
malfermi. / [...] / Kiam mi malfermos vian pordon, / Sinjoro, / tiam
vi mem venos por ĝin malfermi.» Aliloke (“Preĝo al Kristo”): «Vi,
kiu en la morto triumfadis / per sankta suferado, / helpu min ne
teni deziron / de l’ malbono de l’ mondo, / kaj liberigu min de ĝia
ĉenigado».
Sed, kiel oni povas ekkonscii eĉ legante la indekson, pluraj temoj
sin elmontras en la libro, kiu subdividiĝas fakte laŭ kvin temaj
sekcioj: “La spirito”, “La amo”, “La paco”, “La medio” kaj
“Konceptoj”.
Sed ĉiuj temoj estas iel kunligitaj, mi dirus, de iu fadeno de amo,
universala amo, kiu malkaŝas la anim-delikatecon de la poetino.
Aparte efika ŝajnas al mi ĝuste la sekcio “La amo”, kie la aŭtorino
aliras la temon de la amo laŭ ĉiuj ĝiaj vidpunktoj, ne ekskludante
la amon inter viro kaj virino, ĉar «La amo inter geviroj estas /
venkanto de la homa vivo. / Tial ĝi estas sankta.»
Unu el plej belaj tekstoj estas ja “En viaj manoj”, efika kaj
delicate sensema: «Vi
tenas en viaj manoj / mian blankan kalikon, / do plenigu ĝin per via
forto, / ho amato. //Mi flaras parfumon / kiu venas freŝan / kiel la
monta aero / el tiu viglo, / kiu vekiĝis en vi. / […] Venu, ho amato,
/ la horo estas pli dolĉa /apud vi.»
Sed ne mankas iu “Laŭdo al arto” kiu estas «dia elĉerpejo» kaj tiu
kiu povas esti konsiderata himnon al la naturo («Ho Naturo amika /
vi oferas al mi bienojn»).
En kerna esenco temas pri optimisma poezio kaj ne hazarde oftiĝas
vortoj kiel “amo”, “lumo”, “fido”, “espero”, kaj aliaj pozitivaj,
optimismaj vortoj. Iu optimismo naskita de la kredo kaj precipe de
la bonanimeco de Ariella Colombin, virino tre sentema kaj bonkora.
Amerigo Iannacone
|
|